sábado, 23 de abril de 2011


El du malbonoj pli malgrandan elektu - II

Kio kostas malmulte, kostas plej kare.
D-ro L. L. Zamenhof, Proverbaro Esperanta
Proverbo n-ro 931

(Rakonto de M. Silva)

Parto Dua - Konversacio

-Petro, mia karulo?  Kio venigas vin en mian oficejon?
-Ho, S-ro Ŝtono... mi devas pardonpeti. Sed, mi timas, ke ne bonaj novaĵoj venigas min ĉi tien...
-Kio? Pri kio vi parolas?
-S-ro Ŝtono... kiel vi scias, mia edzino estas graveda.
-Ho, jes, mi scias! Mi tre bone konas Helenan. Kio pri ŝi?
-Nenio pri ŝi, feliĉe, S-ro... sed... nia infano...
-Parolu! Diru tuj! Kio misas?
-Li havas malsanon nomatan bifida spino... 
-Ho... mi bedaŭras... ĉu ĝi estas serioza?
-Seriozega, mi timas... li ne povos stari kaj iri, krom se...
-Ĉu vere? Li ne povos stari kaj iri? Kaj kion ni povas fari pri tio terura okazaĵo?
-Temas pri tre multekosta kirurgio... kiu oni faras nur en fremda lando...
-Ho, ve... kompatinda infano...
-Jes, mia kompatinda filo... S-ro Ŝtono, ĉu mi povus demandi...  ĉu vi povus nin helpi pri la kirurgio? Eble pruntedoni la monon al ni?
-Hmm, mi ne scias, kara Petro... ni vidos... sed, mi ekhavas ideon... ĉu ni povus priparoli pri ĝi morgaŭ?
-Ho, dankon, Sinjoro!!! Ni certe povos priparoli pri tio morgaŭ... venu al mia hejmo por vespermanĝi kune kun mi kaj Helena morgaŭ!
-Mi dankas vin, Petro! Vi vidos ke la kirurgio fareblos, kaj ĝi kostos ja malmulte.

sexta-feira, 22 de abril de 2011

El du malbonoj pli malgrandan elektu - I

El du malbonoj pli malgrandan elektu
D-ro L. L. Zamenhof, Proverbaro Esperanta
Proverbo n-ro 453

(Rakonto de M. Silva)

Parto Unua - Konsultado

Kiam Petro alvenis al sia hejmo tiun nokton, li tuj perceptis ke io estis misa pri la vizaĝo de lia graveda edzino.  Helena ne havis sur sia vizaĝo la saman rideton ĉiutagan.  Kontraŭe, ŝi sidis sur la vivĉambra brakseĝo kun kadavra sinteno, tenante paperon en sia mano.
-K-kio okazas? - li balbutis.
-Hodiaŭ mi iris al la kuracisto por ekzameno... nia filo... - ŝi diris, montrante la paperon.

Li prenis la paperon kaj kun grandega teruro konstatis: temis pri resulto de sonografio. Kutima ultrasona ekzameno por gravedulinoj, tio estas.  Laŭ la rezulto, ilia filo havis timigan malsanon.  Ĝia nomo estis, laŭ la sama papero, "bifida spino"...
- "Bifida spino"... mi jam aŭdis pri tio... sed mi ne bone memoras...
- Ho, Petro... - ŝi iom paŭzis - mi kvazaŭ mortis kiam la kuracisto tion klarigis al mi... nia filo bezonos multekosta kirurgio tuj post la naskiĝo... alimaniere, li ne povos kaj stari, kaj marŝi... nur per rulseĝo li povos sin movi... terure... ho, ve... - ŝi finfine diris, plorante.

Subite, li ekbedaŭris ke li ne povis ĉeesti la ekzamenon kun sia edzino... li devis pliajn horojn labori... fakte, S-ro Ŝtono, lia estro, tre ofte petis lin labori pliajn horojn... "Vi estas tre bona oficisto, Petro", S-ro Ŝtono kutime diris, "kaj mi vin bezonas...  kaj vi ja bezonas la monon, mi ja scias ke tiu belega edzino de vi estas graveda... vi bezonas la monon por aĉeti manĝaĵojn sufiĉajn por tri homoj nun...".

- Kaj... se li ricevos la kirurgion? - Demandis la patro.
- Ho, nia ununura espero estas, ke la operacio fareblos.  Sed, por tio ni devos vojaĝi en fremdan landon.  La vojaĝo, kiel vi scias, ja kostas multe da mono.  Kaj la operacio... ĝi estas nekredeble multekosta... dekojn da milojn da dolarojn, ĝi kostos, eble pli... ni ne havas tiun monon... ni neniam havos tiun monon... kiel fari, por enspezi tiom da mono? Kion fari???

Petro sciis kion fari.  Li planis paroli kun sia estro la sekvontan tagon. "Jes, S-ro Ŝtono estas tre bonkora homo", li pensis, "kaj li helpos min. Li certe helpos min."

(atendu pliajn partojn)

segunda-feira, 18 de abril de 2011

"Ne demandu scienculon, demandu spertulon." Z., E. Proverbaro. Proverbo n-ro 1638.

Hodiaŭ mi ekhavis ideon, skribi rakontetojn bazitajn sur la proverboj de la Zamenhofa "Esperanta Proverbaro"... povas esti bona ideo, ĉu ne?

Mi komencu per la proverbo n-ro 1638: "Ne demandu scienculon, demandu spertulon." 

Kion ĝi signifas? Ĉu Zamenhof estis revoluciulo? Mi klarigos.


Laŭ mi, la proverbo signifas: pri kelkaj demandoj, homo kiu okupiĝas pri la praktika vido de aferoj povas doni pli bonajn konsilojn, ol homo kiu okupiĝas pri la teorio.

Alivorte, la teorio kaj la praktiko malsamas.

Mi ne certas ĉu mi konsentas.  Mi preferas la jenan citaĵon de Kurto Levin: "Ekzistas nenio pli praktika ol bona teorio."

Georgo Bernardo Shaw, la irlanda anglalingva dramaturgo kaj filozofo, verkis en la jaro 1903 sian eseon "Maksimoj por la Revoluciuloj". La maksimo n-ro 36 estas:

"Homo kiu povas, faras; homo kiu ne povas, instruas."

Grandega maltrafo kaj distordo, mi pensas.

Tiu maksimo estas tre malafabla, ĉefe por instruistoj, kiuj miaopinie havas la plej gravan profesion en la tuta mondo.

Amikino mia, profesorino en universitato, unu fojon havis en sia klaso studenton kiu tre koleriĝis kontraŭ ŝi.  La kialo estis tio, ke lia ekzameno ne havis la bonan noton kiun li necesis.

Iĝante pli kaj pli kolera, li laŭte kriis sian frapfrazon: frazon similan al la supra maksimo de Shaw.  "Homo kiu scias, faras! Homo kiu ne scias, instruas!"

Kiel respondis la profesorino?

"Gratulon, sinjoro!  Grandega revoluciulo vi estas!  Mi feliĉas, ĉar mi klerigas ne ŝafojn, sed homojn.  Sed, por montri pli bona klerigado, vi devus scii ke via citaĵo estas iom malpreciza.  La aŭtoro estas irlanda dramisto George Bernard Shaw, kaj ĝi enhavitas en malnova eseo, libreto aperinta en la jaro 1903 - <<Maksimoj por la Revoluciuloj>>.  Sed la preciza citaĵo originale estas (angle): <<He who can, does; he who cannot, teaches.>>  Aŭ, <<Homo kiu POVAS, faras; homo kiu ne POVAS, instruas>>.  Ĉu vi bezonas iun ajn plian informon?"

domingo, 17 de abril de 2011

Ĉu mi rajtas blogi?

Hieraŭ, mi iris kun amiko al librovendejo.  Li volis aĉeti taglibron por sia venonta vojaĝo al Novjorko.  Je mia miro, mi rimarkis ke nun ni havas ĉi tie, en Brazilo, grandan diversecon de taglibroj.  Unuj estas tre altkvalitaj, similaj al la tiel nomataj "moleskinoj" -- la kajereto de la grandaj artistoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj.
Unue, tio memorigis min pri mia mortinta avino.  Ŝi estis la persono en mia familio kiu plej ŝatis vojaĝi.  Kaj en ĉiu vojaĝo, kien ajn ŝi iris, ŝi ĉiam kunportis kajereton, por skribi notojn kaj uzi kiel taglibron. "Mia nepo", ŝi diris, "estas grave ke en vojaĝo vi ĉiam skribu taglibron.  Aliamaniere vi certe ne povos memori ĉion, kion vi volas pri la vojaĝo." Plurfoje ni vojaĝis kune.  Kaj mi ĉiam povis vidi ŝin kun ŝia kajereto.  Post monatoj, eĉ post jaroj, rigardante la vojaĝajn fotojn ŝi konstante malfermis la kajereton por legi pri la rilata tago.
Kelkajn jarojn poste, profesoro de mi klarigis la bezonon de taglibro dum vojaĝoj.  Temas pri manko de rutino.  Kiam oni iel estas for de sia rutino, li perdas la senson tempan.  Mankas al li la marikiloj, la ĉiutagaj mejlŝtonoj per kiu oni memorigas sin pri okazaĵoj.
Al mi, ŝajnas ke eĉ kun markiloj ne eblas memori ĉion, kion mi ŝatus.  Eble la kialo estas tio, ke en mia vivo rutino preskaŭ ne ekzistas.  Mi preskaŭ decidis mem aĉeti "moleskinon".  Sed, mi demandis, "ĉu mi rajtas?"  Kompari min kun Oskaro Wilde kaj Ernesto Hemingway, famaj posedantoj de "moleskinoj", ŝajnis al mi kiel nekredebla manko de humileco.
Nu, se mi ne rajtas posedi "moleskinon", almenaŭ mi certe rajtas blogi.  Kaj me decidis fari tion Esperante. Ĉu por plibonigi mian lingvopovon? Ĉu por gaviali?  Mi ne certas.  Sed, mi ja scias ke io en mia kapo iĝas malsama kiam mi provas skribi kaj paroli Esperante.  Mi certe kuraĝos skribi pli aferoj, kiujn mi ne tuŝus en la portugala.  Eble, Lingvo Internacia estas kiel vino: kiam ni uzas ĝin, ĉiuj iĝas pli inteligentaj, eĉ kiuj dume ne trinkas, eĉ kiuj restas silentaj.